Bonvenon, Majo, sovaĝa flag' de gajo! Salut', printempo ĉarma, volanta, ke ni amu, ke por surkampe svarma knabina rondo fiamu junuloj kaj ornamu ilin per flor' de Majo. Ho venu, freŝa frondo nin ombros sur arbustoj, fraŭlinoj en fraŭlrondo ne timas de amflustroj, ja birdaj, bestaj brustoj amardas nun en Majo. Vi juna, kiu riĉas de bel', ne estu pruda, la herb' ja renoviĝas, sed ne la ag' amluda, neniu estu kruda al la amant' en Majo. Ekdancu inter kantoj, kiu en ĉi rond' plezuras! Knabinoj, jen amantoj lancrompi por vi kuras, se iu al ili duras, ŝin senflorigos Majo. Sin kavaliroj armis, ke amon ili ĉasu, se ilin vi amĉarmis, nun do kapitulacu, trabori koron lasu, senlukte venku Majo. Kaj kiu koron rabas, la sian donu prete, sed kiu flugilfrapas? Amanĝelet', por — vete kun knabinar' — timete honoron meti al Majo. Amor' jam venas ride, lilio, roz' lin kronas vin, belaj, serĉas fide, lin festu, mi admonas. Kiu l' unua donas al li florojn de Majo? Ho dio-pilgrimanto, bonvenon, nin komandu, ke harojn de l' amanto knabinoj roz-girlandu, ke etajn, grandajn fandu la ama brul' de Majo! |